Friday 28 November 2008

Konciza Prezento de mia Filozofio en Esperanto

Jen tempo por ĝisdatiĝo :

Mi principe serĉas konekton kun homoj, kiuj havas klerajn opiniojn kaj kiuj havas pasion por siaj variaj interesoj kaj kromokupoj (viziti amikojn, la konejon, butikumi aŭ aŭskulti muzikon ne estas interesoj!).

Persone, mi havas multajn variajn interesojn, kiujn mi pasie sekvas kaj pri kiuj mi estas klera kaj konas bone.

Jen kelkaj el ili, kiuj faras la homon, kiu mi estas.

Miaj lingvoj: mi parolas pli-malpli flue kvar lingvojn, kiujn mi uzas regule en mia ĉiutaga vivo kaj laboro kaj mi scipovas kvar aliajn, kiujn mi konas je diversaj niveloj de parolkapableco.

Mia spiriteco: mi aktive sekvas kaj praktikas filozofiojn, kiuj plialtigas la spiriton kaj afirmas la vivon kaj mi eĉ instruas kelkajn filozofiojn, ekl. Wicca kaj meditado al grupoj kaj individuaj homoj.Mi estas dediĉita al vegetarismo.

Mi praktikas komplementan medicionon: mi havas kvalifikojn en masaĝo kaj Tradicia Ĉina Medicino kaj Akupunkturo kaj tiel estas mia laboro.

Kelkaj el mia artikoloj kaj eseoj estas publikitaj en diversaj libroj kaj revuoj kaj pasintece mi laboris ĉe televida programo. Mi estas tradukisto de diversaj libroj, kiuj aĉeteblas en la butikoj kaj mi estas verkante aliajn tradukaĵojn en almenaŭ 3 aliaj lingvoj.

Kuirado estas unu el miaj pasioj kaj tiu estas parte ligita al mia laboro.

Mi ne tiom sportumas, kvankam mi deziras esti pli aktiva, tamen vi povas trovi min pedalanta sur mia ekzerzobiciklo en la salono antaŭ la televidilo – mi anstataŭigos tiun por ski-maŝinon!

No comments: